Juda problemo

Fonto helpanta: [1]

Per la esprimo Juda problemo oni precipe intencas referenci al la amplekso de eventoj ligitaj al la ĉeesto de la juda popolo inter diversaj popoloj de la mondo kaj al rilataj antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj malamoj kiuj igis malafacila ilian establiĝon laŭlonge de la historio. Tiu lokucio, krome, referencas aparte al la konduto praktikita, dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, de la eŭropaj ŝtatoj rilate al la judoj stabile kaj civitane loĝantaj en ili.

Ekde la antikvaj epokoj, la ĉeesto de juda popolo en teritorio de Palestino, de ili iom post iom konkerita[1] alestigis problemojn ligitajn al la kunĝojado de unika teritorio inter diversaj kulturoj. Jam tiam estis aktivaj kvereloj kaj konfliktoj kun la kunloĝantaj kaj najbaraj popoloj.

Dum la 4-a jarcento, la palestina juda popolo komencis longan kaj intensan migradon al okcidento tra la Mediteraneo kaj al Proksima Oriento.

Kvankam la juda diasporo koncentriĝis en religie paganaj ŝtatoj kaj do kontraste kontaktis la lokan politeismon, ĝi ne spertis facilan integriĝon. Eĉ ĉe la Antikva Romio, al judoj estis rezervita bonvola kaj favora traktado. Romo fakte protektis judojn per aplikado de leĝoj entute toleremaj kaj, foje, aparte eksceptaj kun privilegioj

Kun la disvastiĝo de kristanismo en la Romia imperio ekde la 4-a jarcento, kaj ĝia proklamo al ŝtata religio (per la edikto de Tesaloniko, la sinteno kiun ĝis tiam tenis la romianoj kun la judoj radike ŝanĝiĝis kaj iom post iom falis la favoraj leĝoj. De tiam fakte komencis disvastiĝi tiu kontraŭeco antaŭe religia kaj poste rasa kiu, laŭ iuj historiistoj, kuŝas ĉe la bazo de la juda problemo.[2]

Kristanismo akuzis judojn pri la morto de Jesuo, kiu tamen, apostolo Petro atribuis al ilia nescio,[3] Kaj persekutoj kontraŭ la unuaj judaj kristanaj komunumoj, ene kaj ekstere de Palestino (oni vidu la procesojn kontraŭ Sankta Paŭlo antaŭe en Korino - Agoj 19 – kaj poste en Jerusalemo, pro kio li fine devis apelacii al la romia Imperiestro por sin liberigi el la konsekvencoj de la akuzoj de judoj ĉe la romia lokaj aŭtoritatoj. Agoj kaj epistoloj pri tio atestas</ref>. Laŭ historiistoj, tiuj akuzoj certe povis influi la postan sintenon de kristanoj rilate juĝojn.

Ĝis la 11-a jarcento la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj postefikoj restis ĉirkaŭlimigitaj ĉar rilate tiun epokon ne eblas paroli pri planita persekuto kaj vastigita antijudismo. Rimarkindas ankaŭ nemaloftaj kulturaj interŝanĝoj, inter kristanoj kaj judoj, rilate bibliajn studojn.

Pri "juda forpelo licas paroli nur komence de la 12-a kaj 13-a kaj 14-a jarcentoj, dum kiuj okazis la elpuŝo de judoj kiuj ĝenerale rifuĝiĝis en Francio, Italio, Hispanio kaj Pollando; pli poste la francaj reĝoj, precipe sub la regado de Filipo la Belulo ili forigis el la franca lando kiam judoj rifuĝiĝis en Hispanio, Pollando, Hispanio kaj en la papa Avinjona ĉirkaŭurbo (vidu: Judoj de la Papo). Pri judoj okupiĝis ankaŭ la Kvara Laterana Koncilio (1215), kiu konfirmis ke judoj kaj islamanoj devis vesti per roboj kiuj ilin distingu el kristanoj (por judoj estis ordonitaj juda ĉapelo aŭ flava radeto algluita al vesto). Se al kristanoj estis malpermesite prunti rente, al judoj estis permesite prunti ankaŭ kun uzura rento: estis rajto de la unuopa ŝtato dekreti la renton de la prunto kiu povis atingi ankaŭ la 9% monate.
[4]

Tiu ŝanĝiĝo de la kontraŭjuda fenomeno, laŭ iuj historiistoj, estas ŝuldebla al la evoluiĝo de la ekonomio: de tiu fondita precipe sur servoj kaj sur natura interŝanĝo (tipa de Feŭdismo al tiu fondita sur interŝanĝo de mono, de kiu judoj (paradokse per efiko de la limoj al entreprenoj ordonitaj al judoj pro kio ili trovis facila kaj deviga albordiĝon al la komerco kaj uzuro) havis grandan likvidan kvanton per kiu ili praktike kapablis financi entreprenojn kaj reĝojn, komercojn kaj papojn, kaj tio plimalbonigis ilian famon kaj, maldirekte, antisemitismon ĉar per ĝi oni esperis esti liberigita de la devo redoni. Ĝuste pro tio, judoj, almenaŭ kelkfoje, estis ellandigitaj el iuj ŝtatoj. Ekzemploj tipaj de tiu sinteno de ŝtataj aŭtoritatoj, jam dependigitaj ankaŭ en politikaj aferoj, laŭ iuj historiistoj, de la juda mono, estis: la forigo de judoj el Anglio iniciate de Henriko la 2-a, kaj el Francio kaj el Hispanio kaj el multaj eŭropaj landoj.

La plej parolata forigo de judoj el iu lando estis tiu dekretita (1492) de la hispana reĝoj Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, kiu etendiĝis al la Reĝlando de Napolo kaj Regno de Sicilio ekzilante almenaŭ 80.000 judoj.

  1. Vidu la bibliaj libroj Eliro, Nombroj, Juĝistoj ktp.
  2. Persekutoj kontraŭ la judoj, reale, estis okazintaj ankaŭ antaŭe en landoj kiuj poste, almenaŭ parte, fariĝos teritorioj de la Imperio: la Biblio mem aludas al kontraŭjudaj persekutoj rakontente la historion-legendon de Ester, kaj ankaŭ aliaj biblieroj, kiel Judita, aludas al interpopolaj persekutoj kontraŭ judoj. Aŭtoroj paganaj informas pri popolaj tumultoj kontraŭ judoj en la Alta Egipto kaj Aleksandrio en epoko antaŭ Kristo. Jozefo Flavio tion en la libro Judaj antikvecoj (Ιουδαϊκή Αρχαιολογία, lat. Antiquitates Judaicae) ŝajnas mencii tion.
  3. Agoj de la Apostoloj 3, 17 (Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj).
  4. En Romo estis gastigataj multa judoj aparte post ilia eziligo el Hispanio.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne